WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Laŭ Johano 4
Laŭ Johano 4
4 / 21
1
Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj, ol Johano
2
(kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj),
3
li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.
4
Kaj li devis trairi tra Samario.
5
Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Siĥar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;
6
kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidiĝis tiamaniere apud la fonto. Estis ĉirkaŭ la sesa horo.
7
Venis virino Samaria, por ĉerpi akvon; Jesuo diris al ŝi: Donu al mi trinki.
8
Ĉar liaj disĉiploj jam foriris en la urbon, por aĉeti nutraĵojn.
9
La Samarianino do diris al li: Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (Ĉar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)
10
Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi: Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.
11
La virino diris al li: Sinjoro, vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?
12
Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Jakob, kiu donis al ni la puton, kaj trinkis mem el ĝi, kiel ankaŭ liaj filoj kaj liaj brutoj?
13
Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Ĉiu, kiu trinkas el ĉi tiu akvo, denove soifos;
14
sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.
15
La virino diris al li: Sinjoro, donu al mi ĉi tiun akvon, por ke mi ne plu soifu, kaj ne devu traveni ĉi tien, por ĉerpi.
16
Jesuo diris al ŝi: Foriru, voku vian edzon, kaj revenu ĉi tien.
17
La virino respondis kaj diris al li: Mi ne havas edzon. Jesuo diris al ŝi: Vi prave diris: Mi ne havas edzon;
18
ĉar vi havis kvin edzojn; kaj tiu, kiun vi nun havas, ne estas via edzo; ĉi tion vi diris vere.
19
La virino diris al li: Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.
20
Niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.
21
Jesuo diris al ŝi: Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.
22
Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo.
23
Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj.
24
Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero.
25
La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion.
26
Jesuo diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.
27
Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris: Kion vi volas? aŭ: Kial vi parolas kun ŝi?
28
La virino do lasis sian akvokruĉon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:
29
Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi ĉion, kion mi faris; ĉu eble ĉi tiu estas la Kristo?
30
Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.
31
Dume la disĉiploj petis lin, dirante: Rabeno, manĝu.
32
Sed li diris al ili: Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias.
33
La disĉiploj do diris inter si: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi?
34
Jesuo diris al ili: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.
35
Ĉu vi ne diras: Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.
36
La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto.
37
Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo: Unu semas, alia rikoltas.
38
Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.
39
Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis: Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris.
40
Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn.
41
Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto,
42
kaj diris al la virino: Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo.
43
Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.
44
Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.
45
Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo.
46
Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.
47
Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis.
48
Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos.
49
La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos.
50
Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.
51
Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas.
52
Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li: Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis.
53
Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.
54
Ĉi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget